Prezlisto

Sur ĉi tiu retejo ankoraŭ ne estas prezlisto. Tamen vi povas trovi ĝin sur la jena (Anglalingva) retejo: www.belgianbeerboard.com. La aparta bierlisto vi ankaŭ povas rigardi per tiu ĉi ligo: http://img208.imageshack.us/img208/8387/prijslijstfebruari2013.jpg (komplete ne plu aktuala prezlisto de 2014)

Post la prezlisto de la 17a de januaro 2014 daŭris longege antaŭ ol la jam delonge anoncita kaj kaj granda ĉanĝo efektiviĝis, kaj nun estas de tempo al tempo ŝanĝanta intertempa prezlisto. Tiu ne estas sur interreto.

Nun tie ĉi estas ankaŭ bieroj de bierfarejo Alvinne, kiu antaŭ kelkaj jaroj sin establis en Moen.

Pro la granda kvanto da bieroj de tiu bierfarejeo, estus bona ideo ŝanĝi la vendon de unu biero al alia biero tie ĉi en Sint Pietershof. Eble la ĉeriza biero Kerasus estos daŭre havebla, apud aliaj bieroj kiuj sinsekve ŝanĝe estos haveblaj. La lastaj novaĵoj de Alvinne estas Berliner framboos (frambobiero) kaj nun ankaŭ Wild-West kriek-framboos (ĉeriza-frambobiero). Post la elĉerpo de Potbier ni eble atendas alian bieron.

Je la nuna momento do estas la Kerasus 2010 (ĉerizabiero) en 33 cl, 5,5% da alkoholo, je € 2,8. Ankaŭ estas aliaj bieroj de Alvinne: Cuvée Sofie (€ 19,9) kaj Kerasus 2013 (€ 15,9) en 50 cl kaj kriek-framboos (ĉerizo-frambo) (€ 15) en 33cl. Intertempo ankaŭ tiuj bieroj troviĝas inter la aliaj bieroj sur la prezlisto.

Unu el la lastaj novaĵoj sur la bierlisto post Redenaar estas Qantelaar.

Tripel Karmeliet estas foĵetita de la listo kaj ankaŭ Kwak kaj Tourtel.

La blanka biero de Haacht, kiu ĝis antaŭ nelonge nomiĝis White by Mistic, nun nomiĝas Blanche super 8 kaj la enhavo evoluis de 25 cl al 33cl. Nun ĝi kostas € 2,8.

La framobiero de Girardin estas elĉerpita. Kaj ankaŭ la ĉeriza biero Timmermans.

 

Estas diversaj kolumnoj sur la prezlisto. Maldekstre troviĝas la alkoholelcento. Poste troviĝas maldekstre la malgrandaj boteloj kaj dekstre la grandaj.

Re al la ĉefpaĝo

Re al la paĝo pri la trinkejo